Eble estas mi sola, sed tiaj malnovaj dokumentoj ofte interesegas min ĉar mi malfacile konceptas ke ni povis havi ilin. Jarcento ŝajnas ambaŭe tre baldaŭa kaj malbaldaŭa.

Show thread

Mi ĵus trovis dokumenton kiu amuzegis min: gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6
Tio estas poemo de Zamenhof kiun iu recitis la 27an de majo 1914!

Hodiaŭ mi rimarkis ke mi eklernis esperanton antaŭ ses jaroj nun, tio estas triono de mia vivo 😳

Hodiaŭ amikino diris al mi pri unu kurso de mia universitato ke ĝia fina hejmtasko estas dosiero pri lingvo kiun oni devas elekti

👀 👀 👀 :flag-eo:

Nu, mi nun studas hejme kaj ankoraŭ vere ŝatas kion mi faras, kvankam mi kelkfoje ignoras kelkajn kursojn pro mia pigreco :p

Show thread

Hieraŭ ricevis mi sciigon de Amikumu pri servila eraro, sed mi ĵus vidis pro tio ke iuj sendis al mi mesaĝojn antaŭ monatoj, kaj mi vere sentas honton 😭 Mi nur ne uzis ĝin ekde 2017...

Show thread

Mi... vere... uzu... Telegram... kaj... Amikumu

Tamen, mi evidente preferus ke la universitatoj fermu pro la Kovido, ili estas tre danĝeraj 🙄

Show thread

Jen nova universitata semajno (jam mia kvina!), kaj mi tre ŝatas la vivon tie :) Matematikoj ankoraŭ estas enuigaj, sed mi ĝojas pri lerni pli da Linux kaj Java, kaj lingvoscienco estos interesa, certe..

Antaŭ kelkaj tagoj mi eklernis la programlingvon Python kaj mi jam faras facilajn stultajn algoritmojn, jen mia nova okupiĝo =D

Mi esperas ke ĉi tiu stultaĵo ankoraŭ estas en mia komputilo (mi ja scias ke tio estas tre malaĝa sed mi kvankam ridas D:)

Show thread

Mi ĵus memoris ke mi faris "Dek bovinoj sen la bovinoj" antaŭ 4 jaroj 😭 😭

Hazardulo boosted

Le cours pour apprendre l'Espéranto depuis le français est disponible sur Duolingo.

La kurso por lerni #Esperanto-n per la Franca estas disponebla en Duolingo.

fr.duolingo.com/course/eo/fr/a

Mi vere ŝatus paroli kun aliaj esperantparolantoj en mia universitato tiujare sed mi ne scias kiel trovi ilin 🤔

Ankaŭ, mi ne scias ĉu krei alian konton ĉe Tvitero estus interesa. Mia esperantlingva konto malaperigis kiam la retejo ŝanĝis sian aĝolimon, kaj Tvitero ofte furiozigas min pro aĉegaj pensoj. Inverse, mi nur havas bonajn memorojn de tiu morta konto! Sed mi ankaŭ amas Mastodonon..

Show older
Mastodon

The original server operated by the Mastodon gGmbH non-profit