Twitter kaj Facebook uzas algoritmojn, kiuj aktive malavantaĝas Esperanton.
Ili decidas pri la enhavo de via hejma tempolinio, kaj se nova mesaĝo rapide havas ŝatojn/reagojn, ili montros ĝin antaŭ ĉiuj aliaj.
Ni kutime parolas plurajn lingvojn, kaj Esperanto kutime havas malpli da parolantoj ol la alia(j). Esperantaj mesaĝoj do malpli emas ricevi rapidajn ŝatojn/reagojn.
Se vi havus "honestan" tempolinion, vi vidus pli da mesaĝoj en Esperanto. Sed en Twitter/Facebook, ili estas subkaŝitaj.
| ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄ ̄|
| ESTAS TEMPO |
| POR VIA ĈIUTAGA |
| ESPERANTO-LECIONO |
|___________|
/\__/\ ||
(( OvO ))||
() : : : : ()
VV-VV
Normale, la video aŭtomate montras la Esperantajn subtektojn per tiu ligilo: https://www.youtube.com/embed/IPSbNdBmWKE?cc_load_policy=1&cc_lang_pref=eo
Mi eĉ povus ekuzi la nomon "Ri", tiel kiam homoj parolos pri mi: "Ri volas tion", homoj havos la impreson ke ili uzas la pronomon.
La avantaĝo de aldoni (ri) en la nomo, estas ke ĉiuj, kiuj ne identiĝas al genro povas uzi tion.
Ekzistas multege da bonkvalitaj videoj en la Franca kaj en la Hispana en Youtube. Tio estas sufiĉa kialo por lerni tiujn lingvojn, laŭ mi.
Tiu ĉemizo plaĉas al mi, sed la fonkoloro estas multe tro hela. Ne eblas bone vidi la desegnaĵon.
https://theyetee.com/collections/sgdq/products/star-fountain
Mi volis aĉeti ĉemizon de Summer Games Done Quick sed mi ne trovis belan miagustan ĉemizon tiujare.
Mi pensas ke estas ĝenerala "Good Practice" uzi "n" nur por la akuzativo.
Facila: "N markas rektan objekton"
Malfacila: "N povas marki rektan objekton, sed ankaŭ multajn aliajn aferojn kiel almovon aŭ daŭron. Oni do ne povas esti certa pri la signifo de n krom post observado."
La koncepto "akuzativo" facilas. "-n" en Esperanto tute ne.
Slack ne funkciis bone hodiaŭ. Ne eblis konektiĝi dum pluraj horoj. Mi ŝatus se homoj ne devigus min uzi Slack por kunlabori. Ĝi estas peza programo. Mi preferas Matrix/Riot. https://status.slack.com/2018-06-27
Honeste, kiel mi strikas kontraŭ fervojistaj strikantoj? Kial ili havas rajton esti ĝena kaj mi ne? Ĉar ili ne sentas sin sufiĉe gravaj por funkcianta socio, malkiel kuracistoj kiuj ne aŭdacas striki? Ni bezonas ĉiujn en nia socio, kaj tiuj strikantaj fervojistoj simple donas la impreson ke ili ne zorgas pri la resto de la mondo.
Strikantoj estu maldungitaj.
Striko en publika servo estas egoismega. Oni povas plendi kaj agadi, kaj samtempe daŭre kunlabori en la homa socio. En publika servo, oni ne laboras por la registaro, sed por la aliaj. Se vi strikas en publika servo, vi decidas malhelpi la vivon de aliaj homoj.
Espereble post kelkaj jaroj, mi ne plu loĝos en striklando (=Francujo).
Saluton al čiuj ! ^_^
Ene de la interfaco de Mastodon, oni povas diri ke oni mesaĝas en #Esperanto. Mi ne certas pri kiel tio helpas.
Informa estas la sola tipo de podkasto, kiun mi ŝatas.
La homoj kiuj diras "Firefox estas programaro", ekde kiam sufiĉe ete ili uzas "programo" sen uzi -ar-?
"Programaro" por Chrome/Discord/Mastodon vere ŝajnas kiel malbona traduko de la Angla "Software", kie tiu vorto estas uzata por la tuta software de komputilo (programaro) kaj por "a piece of software" (programo).
Francujo multe ne poluis naturan medion danke al nuklea energio. 😄
Mi konstatas ke ankoraŭ ne ekzistas Animal Crossing en Nintendo Switch. Tio tre bonus kaj taŭgus.
Estos plasta biciklovojo en Zwolle (Nederlando). Ĝi estas pli rapide instalebla kaj pli recikligebla ol tradiciaj vojoj.