Mia filmeto!

Stomakproblemoj – Filmo por la Usona Bona Film-Festivalo youtu.be/uUrFCTcaQtQ

Mi pasigis tro da tagoj pli-malpli sola, kaj nun mi ne plu memoras kiel paroli. 😛

Ho ve, mi ĵus devis transporti gigantan centpiedulon el la banĉambro. Mi estis kontenta simple fordoni tiun lokon al ĝi por ĉiam, sed certaj aliaj trovis tion maloportuna kaj volis mortigi ĝin...

Bonŝancon en la ekstero, ulo. Vi estis ne malĝentila, sed ja malagrable granda.🐛

Tiu jaro estis surprize bona por muziko: aperis ankaŭ la unua albumo de St. Vincent, "Strawberry Jam" de Animal Collective, kaj "Armchair Apocrypha" de Andrew Bird.

Show thread

Iom hazarde, mi reaŭskultis la albumon "Hissing Fauna, Are You The Destroyer?", kaj ŝajnas ke mia gusto pri muziko ne multe ŝanĝiĝis de 2007, ĉar mi ankoraŭ adoras ĝin. 💖

youtube.com/watch?v=f3RAI8Ntam

...mi aĉetis ekzempleron de eBay (grumblante la tutan tempon pri kopirajto kaj la publika havaĵo). 😒

Tamen, mi daŭre preferus version kun pli facile priserĉebla teksto, do ne hezitu doni al mi kialon bedaŭri mian aĉeton!

Show thread

Ĉu iu scias, ĉu troveblas en la reto la teksto de la teatraĵo "Les Chevaliers de la Table ronde" de Jean Cocteau? 😬

Tvitĉo povas malaperigi "Twitch Sings" el la interreto, sed ne el mia koro! 💜 🥲

Ĉiufoje kiam mi trovas videobendon ĉe eBay.fr, ne eblas liveri ĝin al Usono. Ĉu estas iu leĝo (homa aŭ metafizika) kiu klarigas tion?

(La maniero laŭ kiu ŝi kantas "Je ne sais vraiment pas quoi te dire / Pour ne pas te blesser" dolorigas mian animon. Mi ŝategas!)

Show thread

Ĉu vi estas unu el tiuj kompatinduloj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis, ke ĵus aperis nova albumo de La Femme? Jen mi helpos. (Tiun ĉi kanton mi dividos senpage, sed la ceterajn vi ja devos trovi mem. 😉)

youtube.com/watch?v=3pllGCWQU4

Mia fratino trovis la dokumentojn, kiujn ŝi ricevis kiam ŝi adoptis Hanan. Kaj nun ni scias ŝian naskiĝtagon — la 22-an de oktobro. Ĉi-jare ni devos festi ĝin! 🎉

Oni diras, "Ne zorgu pri viaj pasintaj stultaĵoj, ĉar neniu krom vi memoras ilin." Sed efektive tio ne veras, ĉar mi konas @jsv. 😜

Ne juĝu nin tro severe, @Kekobi! Ni estis junaj kaj naivaj (kaj mi estis vestita kiel vakero en mia profilbildo, do la ŝerco funkciis pli bone).

Show thread

Mi reskribis tiun hupon, ĉar antaŭe mi iom mismemoris la tekston de la reklamo. Mi scias tion, ĉar tuj post la afiŝado mi alklakis videon kaj vidis ĝin ANKORAŬFOJE. 🤪

Show thread

Mi kun VPN: Eble la Jutubaj reklamoj ekster Usono estas pli interesaj... 🤔

*elektas servilon en Francio* 😄

💁‍♀️ "Writing's NOT that easy, but Grammarly can help! This sentence —"

*Germanio* 🤨

💁‍♀️ "Writing's NOT that —"

*Muminvalo* 😟

🙍‍♀️ "..."

💁‍♀️ "Wr—"

Mi ne plu trompos miajn esperojn, malfermante la leterkeston! 🙅‍♂️ Mi kreis plej lerte elpensitan programon, kiu ĉiam antaŭdiros al mi kun 100-procenta certeco, ĉu hodiaŭ venos por mi pakaĵo aŭ ne. 🙆‍♂️

Show thread
Show older
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!