Follow

La laboro de vakero ne estas facila. Kvankam la plimulto de la bovinoj ja bone kondutas, ĉiam estas almenaŭ unu ribelulo. Jen kial vakero nepre scipovu uzi la kaptoŝnuron.

· · Web · 2 · 1 · 2

Oni diras, "Ne zorgu pri viaj pasintaj stultaĵoj, ĉar neniu krom vi memoras ilin." Sed efektive tio ne veras, ĉar mi konas @jsv. 😜

Ne juĝu nin tro severe, @Kekobi! Ni estis junaj kaj naivaj (kaj mi estis vestita kiel vakero en mia profilbildo, do la ŝerco funkciis pli bone).

@hlb Hooo, ni havas plian vakeron ĉi-kvartale! Sed... tiu bovino via... ĉu vi certas, ke...?

@persi @hlb

Se estas iaj duboj, bonvolu kontroli vian bovinon laŭ la ĉi-suba listo.

La bonino:

1. Ŝatas muĝi
1a. Fakte, muĝas “mu!” (kompreneble, se temas pri unu bovino)
2. Ŝatas manĝadi freŝan herbon
3. Tre ŝatas la kamparon
4. Tre ŝatas ripozi longan tempon
5. Estas granda
6. Donas multan lakton
7. Ŝia kapo havas kornojn
8. Ŝia buŝo havas grandan lagnon

@jsv
@persi

👨‍🏫 Dankon pro via ĉeesto kaj bonvenon al mia prezentado!

@persi
Ŝi tiom pacience toleras miajn stultaĵojn. Ŝi vere meritas la tutan sakon da freŝa herbo.

@jsv

@hlb Ankaŭ mi ekpensis tion vidante la filmeton, sed pro ĝentileco mi ne diris 😬
@jsv

@persi
Nu, se iam ŝi decidos mortigi min dum la dormo, ŝia motivo verŝajne temos pri tiuj pinkonusaj kornoj: ni vere zorgis, ke ili efektive ne tuŝu ŝian kapon, sed iel ili tamen estis sufiĉe proksime por ĝeni ŝin. (Jen kial ni decidis simple uzi tiun nebulan foton.) Ankaŭ la lakto estus ebla motivo, sed mi ankoraŭ ne komprenas kial ŝi subite ektimis. Dum la alia, pli frua filmprovo ŝi tute prifajfis:

@hlb Hahahaha, nu, tie ŝi ŝajnas pli interesita pri la sako 😂 Eble ŝi eĉ ne rimarkis la botelegon.

Sign in to participate in the conversation
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!