Ĉu iu Mastodonano iam legis la romanon "La idioto" de Dostojevskij? Ĉu ĝi estus treege malbona elekto por somera legado? (Dum antaŭlonge pasinta somero, mi legis verkojn de Albert Camus kaj Haruki Murakami, kaj tiujn mi trovis perfektaj por la sezono.)

Follow

(Aŭ se iu konas verkojn pri ĉiutaga vivo kiu tuŝetas filozofiajn aŭ magiajn temojn, mi ĝojus ricevi rekomendojn.)

· · Web · 1 · 0 · 0

@hlb Nu, mi ne certas ĉu ĝi menciindas laŭ tio kion vi serĉas, sed mi ekpensis pri "Pedro Páramo" de Juan Rulfo.

@persi
Ho, dankon! Laŭ la resumo kaj unuaj paĝoj ĝi ŝajnas tre taŭga! 😄

@persi
Mi antaŭĝojas legi ĝin! 😃 Ĝi verŝajne liveriĝos venontsemajne, kaj espereble tio koincidos kun bona vetero por subĉiela legado.

@hlb Ha, kie vi sidiĝas legi? Ĉu estas ĝardeno disponebla? Mi kutimis iri en parkon por legi sed nuntempe ili estas fermitaj. Nu, kaj ĉiuokaze mi ne rajtus sidi tie.

@persi
Jes, estas ĝardeno, kaj mi havas seĝon. Kutime mi legas antaŭ mia komputilo aŭ fenestro, sed mi provas esti pli aventurema. 😜

Sed ja estus preferinde iri al parko: jen kie okazis la memoro kiu inspiris ĉi tiun entreprenon. Unu someron mi pasigis belajn horojn legante librojn sur tiu dekstra benko en la unua foto. Kaj foje mi esploris kaj trovis novajn lokojn por legi, kiel tiun en la dua. ☺️

Sign in to participate in the conversation
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!