Follow

Amuzas min imagi ke en Francio ekzistas "uson-stila" jogurto nomita "Yes". (Laŭ mia imago, nepre temas pri la speco, kiu estas enpakita en tubaj saketoj kiel "Go-GURT". 😜)

· · Web · 2 · 0 · 0

("Go-GURT" ja ne estas malbona — mi ĉiam timas ke homoj pensas ke mi mokas aferojn — sed laŭ mia scio Usono ne kontribuis multon al jogurta kulturo krom "fruktoj sur la fundo" kaj "Go-GURT".)

Show thread

@hlb Ho, kiel malsimilas jogurto laŭ la franca stilo al alilandaj stiloj? 🤔

@persi
Laŭ mia sperto, franca jogurto estas tre malpeza, kvazaŭ spongeca — tre taŭga por kukoj! Ĝi estas nek aparte acida (kiel "greka" jogurto), nek aparte dolĉa (kiel la tipa jogurto en Usono). 😋

Ĉu vi manĝas veganan jogurton?

@hlb Mi tute ne sciis! 😱 Ĉi tie disponeblas nur kaj grekaj jogurtoj kaj "ordinaraj" jogurtoj. Mi neniam aŭdis reklami iun kiel francan 😳

Jes! Mi mem faras sojlaktan jogurton 😋

@persi
Ĉu vere? 😯 Ĉu tio estas malfacila? Mi neniam pensis provi...

Sign in to participate in the conversation
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!