(Mi forestos dum iom da tempo. Bonvolu ne paroli pri francaj reĝisoroj malantaŭ mia dorso. :-P Ĉion belan, karaj.)

@Irizanjo
Bonege! Mi rigardis kelkajn receptojn: ĉu vi scias, ĉu fiŝsaŭco estas tre grava ingredienco? (Ha ha, mi ĉiam trovas ĉe Mastodon novajn aferojn, kiujn mi volas provi...)

Dum sufiĉe longe mi uzis ĉi tiun kanton kiel la sonorilon de mia vekhorloĝo. Tio ke mi neniam komencis malŝati ĝin estas pruvo ke ĝi estas bona kanto. 😉

youtu.be/IpYumEa68qE

Kiuj estas viaj plej ŝatataj retejoj por legi novaĵojn Esperante?

@Irizanjo
Ĉu vi tamen ĝuis ĝin? Mi neniam antaŭe aŭdis pri "kimĉio", sed mi ŝategas brasikon, do... 😋

@robert
Ho, bone! Tio ja estas preferinda: estas unu kato ĉe mi, kiu tre ofte trovas musojn en la domo dum la nokto. 😑 ...Nur li ĝuas tiun aventuron!

@persi @jsv @Mahxiac
Nu, almenaŭ mi estas jam dediĉita ale al la propono. Eĉ preteren: de nun ĈIU "al" devas aperi kune kun "ale"! 😈 Krome, mi ne aŭskultos homojn, kiuj parolos kontraŭe aŭ disputos prie. Ek ale al la ala venko!

@romanmutin
Eble ŝi venas de estonteco, en kiu homoj portas nur travideblajn vestojn. 😜

@jsv
"ale al"!? Tio ne estas en PMEG! Kion Bertilo kaŝas!? 🕵️‍♂️

@persi @Mahxiac

@jsv
(Domaĝe, mi volis legi tion kiel bild-priskribon.)

@Mahxiac @persi

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

@Tjeri
Mi konsentas! Konscio ne sufiĉas. Sed mi ja pensas, ke estus iom pli da vegetaranoj en la mondo, se nuntempe ĉiuj ĉiam devus konscii pri tiuj aferoj.

Entute, ŝia argumento dum la sceno (inkluzive la ceteron) ne estas tre elokventa. (Laŭ mi la sceno ĉefe celas ne argumenti por vegetarismo, sed montri ke eĉ inter homoj Delphine ne povas eskapi ian izoliĝon. Estas simila sceno poste, en kiu ĉiuj volas iri veli, sed ŝi ne povas ĉar ŝi havas marmalsanon.)

@persi
Ĉu vere? 😯 Ĉu tio estas malfacila? Mi neniam pensis provi...

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

Ve, mi forgesis mencii ke la aktorino, Marie Rivière, estas vegetarano en la reala vivo. Jen sur kio baziĝis la improvizado. Ofte la limo inter la aktoro kaj la rolo estas nebula en la filmoj de Rohmer, kaj tio estas aparte vera en "La verda radio".

Show thread

@Kebos
Nedankinde! Mi esperas ke vi ĝuos vian novan epokon!

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

Unu lasta rimarko pri la sceno:

Mi trovas kruele ridiga tion, ke la muntisto (fakte, vi jam konas ŝin: ŝi ludas Manuella) decidis montri la infanojn provantajn manĝi viandon samtempe kiam Delphine diras, "Oni manĝas viandon nur pro manko de konscio pri siaj agoj, pro manko de konscio pri kiel oni mortigas beston."

Show thread

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

Samkiel la plimulto da scenoj, ankaŭ ĉi tiu estis improvizita. Rohmer tamen sekrete instrukciis al la familianoj, ke ili daŭre pridemandu ŝin. Kiel diris la aktorino de Delphine dum intervjuo: "Alie, tiam mi simple povus diri ke mi ne manĝas viandon kaj fini la aferon tuj. Mi devis respondi tiujn demandojn. Tio kreis kinaĵon, ĉu ne?" (mubi.com/notebook/posts/close-).

Show thread
Show more
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!