Show newer

(mankas al mi
aŭtunaj promenoj
sur kvietaj stratoj
sub flavaj lanternoj)

O kej, la alia afero pri ĝi, kiu dolorigis min, estis kiel bela ĝi estas kaj kiel efike ĝi uzas siajn bildojn. 🙃 Mi kutimas spekti filmojn plenplenajn de dialogo sen granda akcento sur la vida flanko. Mi sentis min mirigita kaj sorĉita kaj eĉ iom malkomforte, spektante filmon kiu tiel ofte kaj tiel lerte rakontas sen vortoj:

Show thread

Mi malofte spektas historiajn dramojn... Ĉu ili ĉiuj celas tute disŝiri la koron de la spektanto, aŭ ĉu apartan ambicion havis "Portrait de la jeune fille en feu"? 😭

Mi estas la korbo-kato,
mi nestas en bula stato.
Jen vi kun fotaparato —
inda je bato kaj grato!

Mi estas la korbo-kato,
mi restas en korb-boato,
ja temas pri kat-pirato,
mi remas sur tablo-plato!

Sed jen la fino (por nuuuuun???). Espereble mi ne tro ĝenis vin. Kaj pardonu ke mi ne uzis enhav-avertojn por kompaktigi la hupojn: mi pensis pri tio tro malfrue kaj verdire ne atendis esti tiel babilema! 😅

Show thread

Kaj nun mi friponas plu, ĉar ĉi-foje mi ne certas kiom el mia ŝato al la kanto venas de la muziko, kaj kiom de tio ke mi enamiĝetis al ĉiu membro de la bando. Ni ĉiuj povas koncedi, ke la danceto kun la manoj je 2:29 estas treege ĉarma, ĉu ne?

youtu.be/414zO8163Z0

Show thread

Mi sentas min kiel fripono, enmetante L'Impératrice en mian liston. Sensurpriza elekto, sed la bando ja talentas! 😅 Eĉ se vi ne ŝatas ĉi tian muzikon, eble plaĉos al vi la muzikvideo — jen muntaĵo tre impona kaj fascina!

youtu.be/eyk-Sliy8RU

Show thread

Ho ve, kiel elekti nur unu kanton de Cléa Vincent? Unue mi intencis ligi "Nuits sans sommeil", sed ĝi eble tro similas al la antaŭa. Mi do elektis kanton iom alian. Bonvolu ne malatenti kiel ĉarme ŝi kantas "ici" (je 2:59, ekzemple): 🎤 "Je t'avais attendu iiiiii-ici" 🎤 😄

youtu.be/alipuwaXpDw

Show thread

Jen sublima kanto, kiu fandas mian koron. Kaj ĝi enhavas... ĉu tio estas ksilofono? Ĉu mi estas ksilofon-amanto?

youtu.be/qyry51K92uE

Show thread

Mia konscienco ne permesos al mi preterpasi La Femme, eĉ se mi devas ĉi-kaze iom vastigi la sencon de "elektronika popmuziko". Estis treege malfacile elekti nur unu kanton: mi efektive pripensis ligi "Amour Dans Le Motu", sed mi ne volis kaŝi la hupon sub averto pri (milda) nudeco (nek la aŭdversio, nek la muzikvideo ligeblus sen tio). 🤷‍♂️

youtu.be/0cnlLaAcVdo

Show thread

Ĉi-foje kanto pli danciga kaj ne pri la morto (nu, krom morto pro troa festado):

youtu.be/mAyjeIOmCvo

Show thread

Ĝi efektive pensigas min pri la anglalingva muzikisto Deradoorian: multaj tavoloj da nekutimaj (eĉ "ekzotikaj") sonoj, mojosa disvolviĝo, iom filozofia kantoteksto, impreso preskaŭ psikedela.

youtu.be/YBxkYrIPvYU

Show thread

Mi iom hezitis komenci mian liston per la kanto, kies plej orelkapta linio estas "Il n'y a rien après la mort" (== "Estas nenio post la morto"), sed mi tiom adoras ĝin! La instrumentado estas kaj nekutima kaj belega (la sintezila motivo! 😍), ĉio disvolviĝas tute kontentige sed iom surprize, kaj la kantado impresas almenaŭ min pli ekzalte ol deprime. Mi ne scias, mi trovas ĝin magia!

youtu.be/ltB0YVeYfc0

Show thread

Mi nur hodiaŭ ekkonsciis ke la Paska kuniklo/leporo ne estas internacia tradicio. 😳 Nu, almenaŭ ni ĉiuj kunhavas tiun pri la magia marmoto kiu aŭguras la veteron per sia ombro.

Show thread

Parenteze (kaj sen ajna aludo), se vi volas aliĝi al bandaĉo kiu devigas vin spekti filmojn, en la mia ni simple denove kaj denove spektas tiujn de Éric Rohmer kaj entuziasmas pri Marie Rivière kaj Béatrice Romand kaj... Ni ja multe amuziĝas! Nu, mi estas la sola ano, sed... He, kien vi —

Ĉi-jare Pasko estos nuligita kaj anstataŭigita per Printempa Haloveno. Sed pro la cirkonstancoj, la tradicio pri la dolĉaĵoj estos iom alia. Ĉi-foje ili estos alportitaj al via domo. En korboj. Per kuniklo.

(Tiu nepiva uzo de "domeno" en la priskribo estis... intenca?... avangarda?)

Show thread

Usona politiko 

Efektive, ne gravas la tago, en kiu oni legas la supran: tre verŝajne tiu mieno spegulas miajn sentojn pri la tiutaga novaĵo.

Show thread
Show older
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!