Show more

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

Kiel kutime ĉe Rohmer, ĝi estas unu filmo en serio. Ĝia serio, nomata "Komedioj kaj Proverboj", enhavas ses filmojn, ĉiujn leĝerajn kaj bazitajn sur aparta citaĵo (ĉi-foje, "Ho, ke venu la horo, kiam ardos la koro!") Malkiel la aliaj filmoj, ĝia teksto estas plejparte improvizita, tre multaj roluloj ludas sin mem, kaj (tre strange ĉe Rohmer!) ĝi enhavas muzikon nur aŭdeblan por la spektantoj. La rezulto estas etoso kaj tre natura, kaj iel supernatura.

Show thread

Neleginda fadeno pri "La verda radio" 

Mi ne multe ŝatis filmojn antaŭ ol mi trovis tiujn de Éric Rohmer. Poste, lia "Le rayon vert" fariĝis mia favorata. Temas pri solemulo, Delphine, kiu devas alfronti sian solecon, delonge subpremitan, pro subita planŝanĝo. Kvankam la filmo traktas ĉiutagaĵojn, ĝi estas kvazaŭ feinrakonto en kiu la hazardo kaj la naturo ludas magian rolon. Lastatempe ĝi okupas miajn pensojn. Jen (la komenco de) fadeno, kiu estos teda kaj pedanta kaj sendirekta kaj sentimentala.

Negrava aldonaĵo 

(La supra elĉerpaĵo estas pli bona resumo de ŝia karaktero kaj ŝia lukto en "La verda radio", sed mi ne povas deteni min kundividi ankaŭ la jenan simple pro tio, ke mi tiom multe kunsentas kaj komprenas tiun mienon de ekkonscia sinĝeno, kiun ŝi faras ĉe la fino.)

Show thread

Mi re-spektas la televidserion "Community", kaj antaŭe mi forgesis kiel bela estas la amikeco inter la ĉefroluloj. Kompreneble, Abed estas nedisputeble la plej bona, sed ĉiu alportas ion bonan al la serio.

Parenteze, jen simpla testo por scii ĉu vi pasigis tro da tempo kun iu filmo: ĉu via nuna plej ŝatata frazo el ĝi estas unuvorta? 😜

Show thread

Ĉu mi nun estas fan-konto dediĉita al Marie Rivière? 🤔

Kiel vi ĉiuj fartas? Kia estas via mensa sano? Miaj emocioj lastatempe estas strangaj kaj ŝanĝiĝemaj. 🤷‍♂️

(Mi trovis bitversion de "La idioto" kaj legis la unuan ĉapitron. La ĉefrolulo ŝajnas sufiĉe agrabla! Mi esperas ke nenio malbona okazos al li en la lastaj 700 paĝoj. 😬)

Show thread

(Aŭ se iu konas verkojn pri ĉiutaga vivo kiu tuŝetas filozofiajn aŭ magiajn temojn, mi ĝojus ricevi rekomendojn.)

Show thread

Ĉu iu Mastodonano iam legis la romanon "La idioto" de Dostojevskij? Ĉu ĝi estus treege malbona elekto por somera legado? (Dum antaŭlonge pasinta somero, mi legis verkojn de Albert Camus kaj Haruki Murakami, kaj tiujn mi trovis perfektaj por la sezono.)

Je kioma horo mi afiŝu ion, se mi volas ke neniu vidu ĝin? 😜

Mi antaŭ la pandemio: "Mi malŝatas la socian devigon saluti per vangokisoj homojn, kiujn mi ĵus ekkonis".

Mi post la pandemio:

(Alternativa vivcelo: fariĝi franca pentristo de eksterordinaraj formikoj.)

Show thread

Mi simple volas porti irizajn vestojn, ludi la tereminon, kaj danci kiel robota baletisto.

Eble iutage estos mi, kiu surprizos homojn per talento por dancado. 😊

bv. jam nun imagi ke mi faras ĝin dum vi legas miajn hupojn

Show thread

Se iam mi akiros kaj emon, kaj talenton pri dancado, mi lernos ĉi tiun dancon. Jen mia solena promeso al vi ĉiuj.

youtu.be/98XRKr19jIE?t=158

Show more
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!