Show newer

Tvitĉo povas malaperigi "Twitch Sings" el la interreto, sed ne el mia koro! 💜 🥲

Ĉiufoje kiam mi trovas videobendon ĉe eBay.fr, ne eblas liveri ĝin al Usono. Ĉu estas iu leĝo (homa aŭ metafizika) kiu klarigas tion?

(La maniero laŭ kiu ŝi kantas "Je ne sais vraiment pas quoi te dire / Pour ne pas te blesser" dolorigas mian animon. Mi ŝategas!)

Show thread

Ĉu vi estas unu el tiuj kompatinduloj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis, ke ĵus aperis nova albumo de La Femme? Jen mi helpos. (Tiun ĉi kanton mi dividos senpage, sed la ceterajn vi ja devos trovi mem. 😉)

youtube.com/watch?v=3pllGCWQU4

(Rigardu kiel mizere ŝi aspektas tie! Kompatinda!)

Show thread

Mia fratino trovis la dokumentojn, kiujn ŝi ricevis kiam ŝi adoptis Hanan. Kaj nun ni scias ŝian naskiĝtagon — la 22-an de oktobro. Ĉi-jare ni devos festi ĝin! 🎉

@persi
Vi nomiĝas kaj aspektas iom alie ol mi memoris... 😂

Oni diras, "Ne zorgu pri viaj pasintaj stultaĵoj, ĉar neniu krom vi memoras ilin." Sed efektive tio ne veras, ĉar mi konas @jsv. 😜

Ne juĝu nin tro severe, @Kekobi! Ni estis junaj kaj naivaj (kaj mi estis vestita kiel vakero en mia profilbildo, do la ŝerco funkciis pli bone).

Show thread

Mi reskribis tiun hupon, ĉar antaŭe mi iom mismemoris la tekston de la reklamo. Mi scias tion, ĉar tuj post la afiŝado mi alklakis videon kaj vidis ĝin ANKORAŬFOJE. 🤪

Show thread

Mi kun VPN: Eble la Jutubaj reklamoj ekster Usono estas pli interesaj... 🤔

*elektas servilon en Francio* 😄

💁‍♀️ "Writing's NOT that easy, but Grammarly can help! This sentence —"

*Germanio* 🤨

💁‍♀️ "Writing's NOT that —"

*Muminvalo* 😟

🙍‍♀️ "..."

💁‍♀️ "Wr—"

Mi ne plu trompos miajn esperojn, malfermante la leterkeston! 🙅‍♂️ Mi kreis plej lerte elpensitan programon, kiu ĉiam antaŭdiros al mi kun 100-procenta certeco, ĉu hodiaŭ venos por mi pakaĵo aŭ ne. 🙆‍♂️

Show thread

Se vi devas koncentriĝi pri io, mi firme kredas ke la plej bona muziko tiucela estas tiu el la videoludo Spyro the Dragon.

youtube.com/watch?v=i08gE5EVKm

Mi aŭdis ke aperis nova libro de Anna Löwenstein, sed mi povas trovi eĉ ne unu detaleton pri ĝi (eĉ ne la titolon!). Ĉiuokaze, se ĝi vere ekzistas, mi antaŭĝojas legi ĝin mdr

(Ankaŭ enlandaj poŝtaĵoj liveriĝas malrapidege; tial mi kulpigas la usonanojn, ne la eŭropanojn. 🕵️‍♂️)

Show thread

La usona poŝto funkcias tiom malrapide lastatempe. Mi aĉetis kelkajn aĵojn el Francio kaj Germanio en novembro, kaj mi ankoraŭ atendas ilin. 😓

Ŝajnas al mi ke en la 80-aj jaroj aperis sufiĉe multe da kantoj pri monstroj. En Usono, estis "Thriller", kompreneble (kaj pli frue, "Tryouts For The Human Race" de Sparks 💖). El Britio mi trafis hodiaŭ "Dracula's Tango" de Toto Coelo. En Francio, la bando Ici Paris faris kelkajn kantojn tiajn, inkluzive de "Maman je n'veux plus aller à l'école". Bona epoko.

youtu.be/eRc8FGayDEU

Ĉu iuj el vi spektis la malnovan televidserion Star Academy? De kelkaj semajnoj mi spektas la francan version por la unua fojo, kaj estas sufiĉe amuze. (Kvankam mi forte esperas ke la modo de la 00-aj jaroj neniam revenos mdr)

en.wikipedia.org/wiki/Star_Aca

Show older
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!