Show newer

Mi bezonas paŭzon de la Interreto. Verŝajne ne tre longan. Ĝis poste. 💚

Do, jes, mi forte rekomendas "Bo Burnham: Inside". Jam pasis semajno de kiam mi unuafoje spektis ĝin, kaj ĝi estas ankoraŭ preskaŭ la sola afero, pri kiu mi povas pensi. (Kvazaŭ obsede.) Ha, kaj la kantoj estas tiel bonaj kaj memorindaj! Ili nepre fiksiĝos en via cerbo kaj restos tie, eĥantaj (vole-ne-vole, kiel trudpensoj). Jes, "Inside" estas tre bona komedio, se ankaŭ vi volas tiel plene kaptiĝi en via propra menso ke vi komencas senti klostrofobion tie. 💫

Show thread

Ĉu iu alia spektis la novan netfliksaĵon de Bo Burnham kaj sentas sin iomete ✨ aĉega ✨?

(Notu, ke necesas literumi ĉiun vorton fonetike laŭ angla maniero.)

Show thread

Mi konas ulon, se vi bezonas propanon aŭ propanajn akcesoraĵojn...

Show thread

Nicky Minaj ja kantos "Dek Bovinoj" al vi, sed ŝi sentos nenian ĝojon pri la afero. 🙅‍♀️

Show thread

Zamenhof ŝtelis "La Espero" de la Notorious B.I.G., ĉu vi sciis?

Anna Löwenstein: "Jes, mi verkis du romanojn en Esperanto. Nun mi preskaŭ finis la trian."

Aha, baldaŭ do! 😃

youtube.com/watch?v=S0bssz-YT8

Show thread

Mia filmeto!

Stomakproblemoj – Filmo por la Usona Bona Film-Festivalo youtu.be/uUrFCTcaQtQ

Mi pasigis tro da tagoj pli-malpli sola, kaj nun mi ne plu memoras kiel paroli. 😛

Ho ve, mi ĵus devis transporti gigantan centpiedulon el la banĉambro. Mi estis kontenta simple fordoni tiun lokon al ĝi por ĉiam, sed certaj aliaj trovis tion maloportuna kaj volis mortigi ĝin...

Bonŝancon en la ekstero, ulo. Vi estis ne malĝentila, sed ja malagrable granda.🐛

Tiu jaro estis surprize bona por muziko: aperis ankaŭ la unua albumo de St. Vincent, "Strawberry Jam" de Animal Collective, kaj "Armchair Apocrypha" de Andrew Bird.

Show thread

Iom hazarde, mi reaŭskultis la albumon "Hissing Fauna, Are You The Destroyer?", kaj ŝajnas ke mia gusto pri muziko ne multe ŝanĝiĝis de 2007, ĉar mi ankoraŭ adoras ĝin. 💖

youtube.com/watch?v=f3RAI8Ntam

Lastatempe mi estas tiom bonŝanca pri filmoj. 😊

...mi aĉetis ekzempleron de eBay (grumblante la tutan tempon pri kopirajto kaj la publika havaĵo). 😒

Tamen, mi daŭre preferus version kun pli facile priserĉebla teksto, do ne hezitu doni al mi kialon bedaŭri mian aĉeton!

Show thread

Ĉu iu scias, ĉu troveblas en la reto la teksto de la teatraĵo "Les Chevaliers de la Table ronde" de Jean Cocteau? 😬

Show older
Mastodon

Server run by the main developers of the project 🐘 It is not focused on any particular niche interest - everyone is welcome as long as you follow our code of conduct!